Izotopoj de teknecio

Teknecio (Tc) estas elemento kun plej malgranda numero kiu ne havas stabilajn izotopojn, la sekva estas prometio. La plej stabilaj izotopoj estas 98Tc kun duoniĝotempo de 4,2 milionoj jaroj, 97Tc kun duoniĝotempo 2,6 milionoj jaroj, 99Tc kun duoniĝotempo 211,1 miloj jaroj.

22 aliaj radioaktivaj izotopoj estas konataj kun atompezoj inter 87,933 u (88Tc) kaj 112,931 u (113Tc) kun duoniĝotempoj malpli grandaj ol 5 diurnoj.

Teknecio ankaŭ havas multajn atomkernan izomerojn. La plej stabilaj estas 97mTc kun duoniĝotempo 90,1 diurnoj (0,097 MeV), 95mTc kun duoniĝotempo 61 diurnoj (0,038 MeV), 99mTc kun duoniĝotempo 6,01 horoj (0,143 MeV). 99mTc nur disradias gamo-radiojn, disfalante al 99Tc.

La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli malpezaj ol la plej stabila izotopo 98Tc estas elektrona kapto kaj la disfalaj produktoj estas izotopoj de molibdeno. La ĉefa disfala maniero por izotopoj pli pezaj estas beto-minus-disfalo kaj la disfalaj produktoj estas izotopoj de rutenio, kun escepto de 100Tc kiu povas disfali per ambaŭ beto-disfalo kaj elektrona kapto.

99Tc estas la plej komuna kaj plej havebla izotopo, ĉar ĝi estas grava produkto de la fisio de 235U. Unu gramo de 99Tc produktas 6,2×108 disfalojn dum sekundo, kio estas 0,62 GBq/g.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search